Mezquita de Jarque
Mezquita de Jarque | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44169 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 0° 52′ U (mapo)40.721944444444-0.86861111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 0° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 251 m [+] | ||
Areo | 31,144344 km² ( 311 4.4 344 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mezquita de Jarque [+] | |||
Mezquita de Jarque [mezKIta deĤARke] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Mezquita de Jarque estas etimologie komprenebla en hispana kiel Moskeo de Jarque, kio klare indikas la araban devenon de la loko: la termino jarque devenas de la araba شرق ŠARQ "oriento".
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Utrillas kaj Escucha (norde) kaj Cañada Vellida (sudokcidente) laŭ la nacia ŝoseo N-420 kaj krome estas Cuevas de Almudén (sudoriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403 kaj Rillo laŭ loka ŝoseo. La altitudo de la loĝloko estas de 1251 msm. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo. La altitudo de la municipo gamas inter 1440 m sude kaj 1230 m borde de la rivero Val.
Nordokcidente: Rillo | Norde: Escucha | Nordoriente: Escucha kaj Cuevas de Almudén |
Okcidente: Rillo | Oriente: Cuevas de Almudén | |
Sudokcidente: Cañada Vellida | Sude: Cañada Vellida | Sudoriente: Galve |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mezquita de Jarque oni malaltiĝis ĝis nunaj 87 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.